Talasemio estas grupo de heredaj malsanoj, kiuj influas substancon en la sango nomatan hemoglobino. La malekvilibro en la sintezo de la hemoglobina molekulo kaŭzas varian gradon de anemio kaj disetendiĝon de la osta medolo kaj nomiĝas talasemio. Homoj kun talasemio produktas aŭ neniun aŭ tro malmulte da normala hemoglobino (Hemoglobino A), kiun la eritrocitoj uzas por porti oksigenon tra la korpo.
La "hemoglobino A" havas kvar proteinajn ĉenojn: du alfa-globinojn kaj du beta-globinojn. Alfa-talasemio signifas, ke vi ne produktas sufiĉe da alfa-hemoglobina proteina ĉeno por produkti vian hemoglobinon. Kun beta-talasemio, vi ne produktas sufiĉe da beta-globino.
Alfa-talasemio estas dividita en kvar tipojn laŭ la grado de malsano:
-
1) Silenta portanto de alfa-talasemio.
2) Alfa-talasemia trajto (malgrava).
3) Hemoglobino H-malsano.
4) Hidropso fetalis (grava).
Beta-talasemio estas dividita en tri ĉefajn tipojn laŭ la grado de malsano:
-
1) Beta-talasemia trajto (malgrava).
2) Beta-talasemio intermedia.
3) Anemio de Cooley / beta-nula (ß0) talasemio / majora talasemio.


